Meksika talpa lacertulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Meksika talpa lacertulo (Bipes biporus), konata ankaŭ kiel kvin-fingra verma lacerto estas specio de vermaj lacertoj, kiu estas hejma al la Kalifornia Duoninsulo. Ĝi estas unu el kvar specioj de vermaj lacertoj, kiuj havas krurojn. Ĝi ne estas konfuzebla kun aksolotlo, salamandro (Ambystoma mexicanum), kiu vivas same sur la Duoninsulo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ili estas rozkoloraj, vermo-similaj lacertoj, la muzela-kloaka longo estas 18-24 cm kaj ilia larĝo estas 6-7 mm. Ili vivas 1-2 jarojn. Ilia haŭto estas dense segmentita por doni ondumitan aspekton, kaj kiel tertremoj, ilia subtera movado okazas per peristalto de la segmentoj. La glataj kapoj permesas ilin efike tuneli en sablaj grundoj. La antaŭpartoj estas fortaj kaj padelecaj, dum la malantaŭaj kruroj malaperis, lasante malantaŭe nur rudimentajn ostojn videblajn nur en Ikso-radioj. La vosto de tiuj vermo-similaj lacertoj estas aŭtotomaj (mem-faligo, mem-detranĉado) sen regenerado.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La specio estas ovonaskulo kaj la femaloj demetas 1-4 ovojn en julio. La specio reproduktiĝas subgrunde. La idoj eloviĝas post du monatoj.

Geografia vivejo[redakti | redakti fonton]

La Meksika talpa lacertulo (B. biporus) vivas en Baja California, Baja California Sur, Guerrero kaj Chiapas, en Meksiko.

Konduto[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉiuj aliaj vermaj lacertuloj, ĉi tiu fosantaj specioj surfacas nur nokte aŭ post pluvego. Ĝi uzas sian aŭtotoman voston kiel fuĝan taktikon kontraŭ predantoj. Perdi parton de la vosto dum tunelado povas ŝtopi la truon malantaŭ ĝi, donante al ĝi tempon eskapi de iu ajn speco de predanto, kiu eble postkuras, ĉasas ĝin.

Nutrado[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas karnomanĝulo kaj manĝas formikojn, termitojn, grundo-loĝajn insektojn, larvojn, tervermojn kaj malgrandajn bestojn inkluzive de lacertoj. Ĝi kutime kaptas-tiras sian predon sub teron por komenci ties formanĝon.