Melanie Müller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Melanie Müller
Melanie Müller, 2014
Melanie Müller, 2014
Persona informo
Melanie Müller
Naskonomo Melanie Müller
Naskiĝo 10-an de junio 1988 (1988-06-10) (35-jaraĝa)
en Oschatz
Lingvoj germana vd
Loĝloko Leipzig vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Edz(in)o Mike Blümer vd
Infanoj 2
Profesio
Alia nomo Cataleya Young • Scarlet Young vd
Okupo popkantisto • pornografia aktoro • restoracia fakulo • aŭtoroaktoro vd
Aktiva dum 2011– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Melanie MÜLLER (geedza nomo Melanie Blümer; naskiĝis la 10-an de junio 1988 en Oschatz) estas germana aktorino en realecaj televidserioj, ŝlagra kantistino kaj interpretistino de popularega Ballermann-muziko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Müller kreskis en Grimma en la 1990-aj jaroj.[1] Post lernejfrekvento ŝi kompletigis fakan trejnadon kiel restoracia kaj drinkejista fakulino de 2005 ĝis 2009. Ŝi tiam laboris sub la pseŭdonimo Cataleya Young kiel erotika fotomodelo[2] kaj provizore deĵoris por eskortagentejo.[3] En 2011 ŝi aktoris sub la pseŭdonimo Scarlet Young en pluraj pornografiaj filmoj de svisa entrepreno, el kiuj du estis elsenditaj je la kanalo Blue Movie.[4]

En 2012 ŝi partoprenis semajnan eldonon de la VOX-kuirspektaklo Das perfekte Dinner filmita sur Majorko. Ŝi unue priatentigitis kiel realeca televidaktorino en 2013 konkursante en la tria sezono de Der Bachelor. Ekde tiam ŝi aperis en aliaj realecaj televidspektakloj (sur privataj kanaloj) kaj ankaŭ havis apogan rolon en epizodo de la krimserio SOKO Leipzig elsendita sur la publika kanalo ZDF en 2013; sekvis tie du intervjuspektakloj. Ŝi ankaŭ estis popkantisto ekde 2013 kaj kreis plurajn unuopaĵojn ekde tiam. Jaron poste ŝi partoprenis la realecspektaklon Ich bin ein Star - holt mich hier raus! de RTL.

Krome, ŝi funkciigas retan komercon por seksludiloj ekde 2013.[5] Komence de 2014, kune kun amiko, ŝi malfermis fakbutikon en Leipzig, kiu fermiĝis jam kelkajn monatojn pli malfrue. En la sama jaro ŝia aŭtobiografia libro Mach's Dir selbst, sonst macht's dir keiner! aperis post redaktado de la verkistino Christiane Rousseau. Müller ankaŭ aperas kiel kantisto kun Circus Erotica en kluboj kaj flegas kanti ekz. en la turisme tre popularaj diskotekoj Bierkönig kaj Oberbayern sur Majorko.[6] En aprilo 2017, ŝi malfermis fritkolbasbudon en S'Arenal inter Balneario numeroj 7 kaj 8 sur Majorko, kie ŝi laboras ĉe la vendotablo plurfoje semajne.[7] En 2020 ŝi partoprenis sukcese en la realeca distrigspektaklo Like Me - I'm Famous.

Ŝi edzigis sian manaĝeron Mike Blümer en 2014.[8] Filino naskiĝis en septembro 2017 kaj filo en oktobro 2019. Eksgeedziĝo okazis fine de 2021.[9]

En 2021 ŝi estis vidita kiel konkursantino en la realecspektaklo Promis unter Palmen; la elsendo estis ĉesigita post la morto de partopreninto jam post du epizodoj. En aŭgusto 2021 ŝi estis kandidatino por la naŭa sezono de Promi Big Brother sur la kanalo Sat.1 - kaj venkis.

En septembro 2022, videoregistraĵoj iĝis konataj montrante dekstremajn ekstremismajn sloganojn en la spektantaro ĉe koncerteto de ŝi. Tuj Müller distancigis sin de la homoj en la spektantaro kaj de dekstrulaj ideoj ĝenerale. Iom poste pli da fotoj estis publikigitaj de la gazeto Bild, montrante kiel Müller mem levis la dekstran brakon kelkfoje. La ŝtata polico en Leipzig ekpriesploris kontraŭ uzo de kontraŭkonstituciaj simboloj.[10]

Skribaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • kun Christiane Hagn (prilaboris): Mach’s Dir selbst, sonst macht’s Dir keiner – Vom Mauerblümchen zur Dschungelqueen. Eden Books, Hamburg 2014, ISBN 978-3-944296-81-4

Filmoj kaj televidaj sinprezentoj[redakti | redakti fonton]

dum intervjuo en 2020

Filmoj sub la nomo Scarlet Young[redakti | redakti fonton]

  • 2011: Mein erster Porno
  • 2011: Jetzt will ich mehr!
  • 2011: Sexy Lady Gangbang Style
  • 2011: SM Abenteuer Lust
  • 2011: Scarlet Young – Weiter geht’s!

Kinejfilme[redakti | redakti fonton]

  • 2016: Der schwarze Nazi de Tilman kaj Karl-Friedrich König (2Könige Film; en flanka rolo)

Televidserie[redakti | redakti fonton]

  • 2013: SOKO Leipzig (ZDF; epizodo Graf Porno; en flanka rolo)

Televidaj aperoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 2012: Das perfekte Dinner (VOX)
  • 2013: Der Bachelor (RTL)
  • 2013: Pool Champions (RTL)
  • 2013: taff (semajnserio: Projekt Paradies: Promi-Heilfasten) (ProSieben)
  • 2013, 2014: Das perfekte Promi-Dinner (VOX)
  • 2013: Familien-Duell (RTL)
  • 2014: Exklusiv – Die Reportage (epizodo: Sex ist mein Beruf! Melanie Müller ganz intim!) (RTLZWEI)
  • 2014: Promi Shopping Queen (VOX)
  • 2014: Ich bin ein Star – Holt mich hier raus! (RTL) – venkintino
  • 2014: Promiboxen (ProSieben)
  • 2014, 2015: TV total Stock Car Crash Challenge (ProSieben)
  • 2014: Grill den Henssler (VOX)
  • 2015: Melanie Müller – Dschungelkönigin in Love (RTLZWEI)
  • 2015: Ich bin ein Star – Lasst mich wieder rein! (RTL)
  • 2016: Die große ProSieben Völkerball Meisterschaft 2016 (ProSieben)
  • 2017: Goodbye Deutschland! Die Auswanderer (VOX)
  • 2017: Das große Backen – Promispezial]] (Sat.1)
  • 2018: Team Ninja Warrior Germany – Promi Special (RTL)
  • 2019: Lass dich überwachen! Die PRISM IS A DANCER Show (ZDF)
  • 2020: Like Me – I’m Famous (TVNOW)
  • 2020: Die Festspiele der Reality Stars – Wer ist die hellste Kerze? (Sat.1)
  • 2021: Promis unter Palmen – Für Geld mache ich alles! (Sat.1)
  • 2021: Promi Big Brother/Staffel 9 (Sat.1) – venkintino
  • 2022: Das Klassentreffen der Dschungelstars (RTL)
  • 2022: Ich bin ein Star – Die Stunde danach (RTL)
  • 2022: Deutschlands größte Geheimnisse (Kabel Eins; ŝi komentas)

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Unuopaĵoj
  • 2013: Ob Mann, ob Frau – ich nehm’s nicht so genau
  • 2014: Auf geht’s, Deutschland schießt ein Tor
  • 2014: Du bist es vielleicht (kun Jürgen Milski)
  • 2014: Wir ham doch keine Zeit
  • 2014: Das Leben ist ein Krankenhaus
  • 2014: Ich bin doch viel zu jung für einen Seitensprung
  • 2015: Tanzen
  • 2015: Die Evolution ist in Gefahr (Wir müssen poppen) – Melanie Müller & DJ Biene
  • 2015: Überall wo wir sind scheint die Sonne – Melanie Müller & DJ Mox
  • 2016: Wer sich erinnert … War nicht dabei
  • 2016: Ab nach Frankreich – Stefan Stürmer & Melanie Müller
  • 2016: Dieses Leben ist geil
  • 2017: Ich liebe dich
  • 2017: Wir sind Mallorcageil
  • 2017: Hallo Welt
  • 2017: Beim Après Ski vernasch i Di
  • 2018: Gib mir ein M
  • 2018: Das eine sag ich Dir Weltmeister werden wir
  • 2018: Die Gläser hoch (Wo bleibt der Jäger) – Melanie Müller & DJ Biene
  • 2019: Schönsaufen
  • 2019: Malle muss laut
  • 2019: Gemma zu mir (Oder gemma zu Dir)
  • 2020: We love Skifahren – Matty Valentino & Melanie Müller
  • 2020: Mit dem Herzen auf Malle – Melanie Müller feat. DJ Robin
  • 2020: Pablo der Torero
  • 2021: Karl der Große
  • 2021: We are Queer – Melanie Müller & Katy Bäh
  • 2021: Schatzi schenk mir ein rotes Pferd
  • 2021: Heiko Heiko – Sachsensong feat. Melanie Müller
  • 2021: Es kommt alles wieder
  • 2021: Für eine Nacht – Melanie Müller, Jörg Draeger
  • 2021: Wir sind bergegeil
  • 2022: Mamma Mia
  • 2022: Hauptsache knallt

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 2018: Ballermann-Award (kategorio: premioj televida/amaskomunikila por virinoj)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Melanie Müller en la germana Vikipedio.