Mem-traduko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mem-traduko estas la traduko de fontoteksto fare de ĝia aŭtoro.

Bazaĵoj[redakti | redakti fonton]

La mem-traduko okazas en diversaj skribaj kuntekstoj kaj estas aparte interesa en literaturo.

La praktiko de la mem-traduko gajnis la atenton de kleruloj aparte de la komenco de la jarcento, sekvante la intensan esploron en la kampo de traduko en la dudeka jarcento.

La mem-traduko estis agnoskita kiel aparta branĉo de tradukaj studoj minimume ekde 1998, nome la tempo de la publikigo de la unua eldono de la Routledge Encyclopedia of Translation Studies.

Mem-tradukaj kategorioj[redakti | redakti fonton]

  • La mem-traduko povas rezulti de regula aktiveco de la aŭtoro, aŭ de aparta okazo, pro diversaj kialoj. Tiu lasta okazo estas reprezentita, ekzemple, per James Joyce, kiu mem-tradukis en la italan du pecojn de sia "Work in Progress" (poste titolita "Finnegans Wake").[1] Aliaj gravaj okazoj estas mem-tradukoj de Stefan George kaj Rainer Maria Rilke[2]
  • La mem-traduko povas okazi iam post la kompletigo de la originala produkto aŭ dum la krea procezo, tiel ke ambaŭ versioj estas evoluintaj preskaŭ samtempe kaj influas unu la alian.[3]
  • La mem-traduko povas ankaŭ impliki pli ol unu cel-lingvo, ĉu denaska aŭ akirita. Tiu estas la okazo de verkistoj kiel ekzemple Fausto Cercignani,[4] Alejandro Saravia[5] kaj Luigi Donato Ventura.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidi Jacqueline Risset, "Joyce Translates Joyce", en Comparative Criticism, 6 (1984), pp. 3-21.
  2. Vidi Dieter Lamping, "Die literarische Übersetzung als de-zentrale Struktur: Das Paradigma der Selbstübersetzung", en Harald Kittel (red.), Geschichte, System, Literarische Übersetzung / Histories, Systems, Literary Translations, Berlino, 1992, p. 212-227.
  3. Rainier Grutman, "Self-translation", en Mona Baker kaj Gabriela Saldanha (red.), Routledge Encyclopedia of Translation Studies, Londra, 2008, p. 259.
  4. Por mem-traduko de itala al la germana, angla kaj franca vidi http://sites.unimi.it/austheod/adagio3l.pdf Arkivigite je 2020-06-08 per la retarkivo Wayback Machine
  5. Alejandro Saravia estas bolivia-kanada aŭtoro. Lia kolekto de poemoj Lettres de Nootka estas skribita en la angla, franca kaj hispana.
  6. Vidi Alide Cagidemetrio, “Trilinguismo letterario: il caso americano di Luigi Donato Ventura”, en Furio Brugnolo kaj Vincenzo Orioles (red.), Eteroglossia e plurilinguismo letterario. II. Plurilinguismo e letteratura, Roma, 2002, pp. 377-388.