Memmo di Filipuccio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Memmo di Filippuccio)
Memmo di Filippuccio
(1250-1325)
"Madono kaj la Infano", Nacia Muzeo de Sankta Mateo, Pizo
"Madono kaj la Infano", Nacia Muzeo de Sankta Mateo, Pizo
Persona informo
Memmo di Filippuccio
Naskiĝo 1250
en Sieno, Respubliko de Sieno
Morto 25-a de aŭgusto 1325
en San Gimignano, Italio
Profesio
Okupo pentristo • iluministo vd
Laborkampo pentrado vd
vdr

Memmo di Filippuccio (Memmo estas la diminutiva formo de Guglielmo) estis itala pentristo de freskoj pri sekularaj temoj el la siena lernejo kaj renesanca Italio. Lia filino estis edziĝinta al Simone Martini, kiu cetere estis partnero de lia filo Lippo di Memmo. Lia patro Filippuccio estis oraĵisto[1] kaj havis fraton konatan kiel Mino di Filippuccio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Memmo probable estis lernanto de Duccio. Memmo di Filippuccio pentris plurajn verkojn en la urbestrejo de San Gimignano en 1303, prezentante scenojn de la tiama ĉiutaga vivo. Li estis parto de grupo de artistoj, kiuj laboris ĉe la Baziliko de Sankta Francisko el Asizo. Ĉi tiu sperto markis lian stilon, kiu ĉiam havis fortan influon de Giotto. Li ankaŭ pentris ĉe la Palazzo Comunale en Sieno, kie li mortis.

Li havis du infanojn, kiuj ankaŭ estis pentristoj, Lippo Memmi kaj Frederiko Memmi (aktiva inter 1317 kaj 1348, kiam li mortis pro pesto). Lia bofilo Simone Martini estis unu el la plej gravaj kaj influaj pentristoj de Sieno. Eble li laboris kun sia filo Lippo Memmi en 1343 en la ciklo de la freskoj pri la Nova Testamento ĉe la Kolegiata preĝejo de San Gimignano.

Bildo de Johano la Evangeliisto, Muzeo Lindenau, Altenburg.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj