Memoirs of a Geisha (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Afiŝo de la filmo

Memoirs of a Geisha ("Memoraĵoj de Gejŝo") estas usona filmo de Rob Marshall, aperinta en 2005. Ĝi estas adaptita de la usona romano Geisha de Arthur Golden.

Rakonto

Juna kamparanino, Chiyo, kaj ŝia fratino, Satsu, estas venditaj de sia patro al estrino de gejŝo-domo (okiya). Ambaŭ fratinoj estas apartigitaj kaj Chiyo alfrontas la severecon de la domestrino kaj la malfacilaĵojn de la vivo de estonta gejŝo. Ŝi ankaŭ devas alfronti la ĵaluzan sintenon de Hatsumomo, stela gejŝo de la domo, kiu per ruzaĵo sukcesas subigi ŝin al rango de servistino.

Chiyo perdis ĉian esperon en la estonteco, kiam, dum hazarda renkonto, ŝi estas logita de la bonkoreco de viro, prezidento de elektra firmao, al kiu ŝi enamiĝas. Ŝi tiam decidas fari ĉion por altiri lian atenton. Tute oportune, alia gejŝo, Mameha, prenas ŝin sub sia protekto por instrui al ŝi la rudimentojn de la metio. Dank'al Mameha kaj al sia determino, ŝi baldaŭ fariĝas fama kaj admirata gejŝo sub nova nomo Sayuri.

Tamen la sukceso ne proksimigas ŝin al tiu, kiun ŝi sekrete amas, ĉar gejŝo ne plu rajtas ami. Cetere, Nobu, la intima amiko de la prezidento, interesiĝas al Sayuri kaj intermetiĝas inter ili. Necesos, ke alvenu la japana malvenko en la dua mondmilito, signante la finon de jarcentaj tradicioj, por ke Sayuri kaj la prezidento povu finfine kuniĝi.

Teĥnikaĵoj

Rolularo

Internaj ligiloj

Eksteraj ligiloj