Menoitio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Menoitio (latine Menoetius) estas la nomo de pluraj figuroj en la greka mitologio.

La nomo en la greka signifas la kunmetaĵon de la vortoj "forto" aŭ "povo" kun "kondamnita" aŭ "malfeliĉa sorto".

  1. La plej fama estis filo de Iapeto, la Titano, kaj Klimeno, filino de Titano Oceano (mitologio). Menoitio ne estas konata kiel la aliaj filoj de Iapeto kiuj iĝis famaj pro siaj faroj, kiel ekzemple: Liaj fratoj estis Atlaso (subtenanto de la mondo), Prometeo ("La pensanto antaŭ la fakto") kaj Epimeteo ("La pensanto post la fakto"). Li, kun sia plej maljuna frato Atlanto, subtenadis Kronon en lia batalo kontraŭ olimpiaj dioj fronte de Zeŭso. Pro tio lin Zeŭso rigore punis, mortigis lin per fulmo kaj ĵetis en la profundojn de Tartaro.
  2. Malpli signifa portanto de la nomo Menoitio estis opunta reĝo, patro de Patroklo. Li ĉeestis ekspedicion de Argonaŭtoj kaj estis favorato de Heraklo.
  3. La tria Menoitio estis paŝtisto de Hadesaj gregoj sur la insulo Eriteio. Li malkaŝis al Geriono, ke Heraklo forpelis liajn bovojn. Kiam poste Heraklo prenis en la submondon unu bovinon por mortaj animoj, Menoitio luktis kontraŭ li. Heraklo rompis al li kelkajn ripojn.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Menoitios en la ĉeĥa Vikipedio.