Mensa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mensa estas internacia klubo fondita en Oksfordo en 1946, kiu celas renkontigi la inteligentulojn ĉiunivelajn. Por membriĝi nur necesas atingi poentaron en la supra 2% de la testo de inteligenteco.

En Mensa renkontiĝas bril-spiritaj homoj por interagi plene kaj libere konversacii sur bazo de egaleco kaj reciproka interkompreniĝo. Tute demokratie, Mensa estas malfermata al homoj el ĉiu lando, socia origino, aĝo, klereco, kredo, pensmaniero, kulturo, raso, vivmaniero, profesio, ktp.

Mensa estas neŭtrala opinie, krede kaj politike. Estas 100,000 mensanoj en 45 landoj, kiuj opinias kaj kredas libere kaj diverse, kiuj helpas unu la alian dum vojaĝoj (orientado kaj gastigado) kaj ebligas internacian amikecon.

Eksteraj Ligiloj

greke http://www.mensa.org/home.php greke http://www.mensa.org/contact.php?action=fromnat

Dosiero:Mensa-logo.jpg


Vidu ankaŭ