Mensa
| Mensa | ||
|---|---|---|
| societo de inteligenteguloj asocio internacia ne-registara organizaĵo | ||
| Komenco | 1-a de oktobro 1946 vd | |
| Geografia situo | 53° 1′ 38″ N, 0° 36′ 8″ U (mapo)53.027316678879-0.60235103224906Koordinatoj: 53° 1′ 38″ N, 0° 36′ 8″ U (mapo) | |
| Landoj | Unuiĝinta Reĝlando vd | |
| Sidejo | Caythorpe, Lincolnshire, Unuiĝinta Reĝlando | |
|
| ||
![]() | ||
| Fondintoj | Lancelot Ware • Roland Berrill vd | |
| Estro | Bibiána Balanyi (ekde 2015) | |
| Filioj | Mensa Argentina (en) Mensa New Zealand (en) Italian Mensa (en) Mensa Spain (en) Mensa Sweden (en) American Mensa (en) Mensa in Deutschland (en) Mensa Finland (en) Mensa France Mensa Österreich (en) Mensa Czechia (en) Mensa HungarIQa (mul) | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
Mensa estas internacia klubo fondita en Oksfordo en 1946, kiu celas renkontigi la inteligentulojn ĉiunivelajn. Por membriĝi nur necesas atingi poentaron en la supra 2% de psikologia testo de intelekta kvociento.
En Mensa renkontiĝas bril-spiritaj homoj por interagi plene kaj libere konversacii sur bazo de egaleco kaj reciproka interkompreniĝo. Tute demokratie, Mensa estas malfermata al homoj el ĉiu lando, socia origino, aĝo, klereco, kredo, pensmaniero, kulturo, raso, vivmaniero, profesio, ktp.
Mensa estas neŭtrala opinie, krede kaj politike. Estas 140 000 mensanoj en pli ol 100 landoj, kiuj opinias kaj kredas libere kaj diverse, kiuj helpas unu la alian dum vojaĝoj (orientado kaj gastigado) kaj ebligas internacian amikecon. Se ne ekzistas landa asocio, eblas individue aliĝi al Mensa.
Espermenso
[redakti | redakti fonton]Esperanto estas uzata en Mensa. Iuj parolantoj de Esperanto formis klubon sub la nomo Espermenso[1]. En 2020 renaskiĝis Espermenso, kiel faka asocio en UEA, por membroj de Mensa kaj UEA, kaj en 2021 aperis kanalo kaj grupo en Telegram. En 2025, Espermenso estis plene agnoskata kiel I-SIG de Mensa International kaj kiel GIS de Mensa France. . Aldone, oni kreis grupon en Vacapo, ene de la komunumo de Mensa France: De aprilo 2025, okazadas ĉiusemajnaj distancaj konversacio kaj kurso por komencantoj.



