Menyhért Tamás
| Menyhért Tamás | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 24-an de julio 1940 en Dornești | ||||
| Morto | 27-an de marto 2025 (84-jaraĝa) | ||||
| Lingvoj | hungara vd | ||||
| Ŝtataneco | Hungario | ||||
| Alma mater | Bálint György Journalist Academy (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | poeto verkisto opinia ĵurnalisto | ||||
| Laborkampo | literaturo, poezio, ĵurnalismo kaj opinia ĵurnalismo | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Menyhért Tamás [menjhErt tamAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tamás Menyhért estas hungara ĵurnalisto, poeto, verkisto, membro de Hungara Arta Akademio.
Menyhért Tamás [1] naskiĝis la 24-an de julio 1940 en Dornești (Suceava) (Rumanio, Bukovino).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Menyhért Tamás apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Lia familio estis allogata al suda parto de Hungarlando en 1941, sed ili devis rifuĝi al Tolna en fino de la 2-a mondmilito. Li maturiĝis en gimnazio de Bonyhád, poste li estis simpla laboristo en Budapeŝto, fini li frekventis kurson por ĵurnalistoj inter 1961-1963. Li estis komencanta ĵurnalisto 7 jarojn. En 1968 li eklaboris en Népszava, tiutempe li komencis verkadi poemojn. Li estis vicĉefredaktoro en 1990-1991. Li ricevis premiojn ekde 1974, fine premion Kossuth en 2019.
Elektitaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Szövetségben a fákkal (poemoj, 1974)
- Vigyázó madár (romaneto, 1981)
- A Szent Anna-tó regéje (romano, 1989)
- Vesztett szavak (poemoj, 1994)
- A kőgörgető (dramo, 1996, 2001)
- Bűnfenyítők és befogottak (dramo, 2002)
- Rések (poemoj, 2008)
- Évgyűrűk olvasata (poemoj, 2012)
- Tanúságtevők (3 dramoj, 2013)
- Elfelé utak I.-II. (poemoj, romanoj, 2015)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto kaj video
- [file:///C:/Users/HP/Downloads/cs._varga_istvan_ronay_laszlo_-_tamas_menyhert.pdf hungarlingva aprezo]
- [1] Arkivigite je 2019-03-24 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-05-09. Alirita 2019-03-24 .

