Saltu al enhavo

Fekaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Merdo)
Fekaĵo
speco de biologie farita substanco
klaso de anatomia unuo Redakti la valoron en Wikidata
portion of solid body substance • ekskremento • individua anatomia ento • ekskrecio
vdr
Akrido fekanta

Fekaĵo (neologisme merdo) estas ekskremento de nedigesteblaj nutraĵoj, kiujn homoj aŭ aliaj bestoj eligas tra la anuso eksteren el la korpo. Por fekontaj homoj, en la plej multaj landoj, ekzistas apartaj ĉambroj nomataj necesejoj. Bestaj ekskrementoj, precipe de bovinoj, estas ofte uzataj kiel sterkograsumo.

Fekaĵo povas esti densa aŭ maldensa. Se fekaĵo estas densa kaj malfacile fekebla, ni parolas pri konstipo, se ĝi estas maldensa, ni parolas pri laksodiareo.

Unikodo havas kodpunkton por simbolo de fekaĵo, U+1F4A9 «PILE OF POO»: 💩 (bildo ekzistas ekzemple en la tiparo «Symbola»).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]