Merewalh
Aspekto
Merewalh | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Ŝtataneco | Mercia vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Penda vd | ||||
Edz(in)o | Domne Eafe (en) vd | ||||
Infanoj | Sankta Mildred, Merefin (en) , Merchelm (en) , Mildgyth (en) , Milburga, Mildfrith (en) vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Merewalh (aŭ Merwal aŭ Merwald; m. inter 670 kaj 685) regis la etan anglosaksan regnon Wreocensaete, verŝajne en Shropshire kaj Herefordshire, dum la meza kaj malfrua 7-a jarcento.
Li gajnis la tronon dum la regado de Penda, reĝo de Mercia, kiun li agnoskis kiel sia superulo, kaj kiu, laŭ indikoj en la anglosaksa kroniko, probable estis lia patro.
Li konvertiĝis al kristanismo, kaj fondis priorejon ĉe Leominster, Herefordshire.
En 651 Anna, reĝo de East Anglia, estis venkata de Penda kaj forpelata de sia regno: li rifuĝis kun Merewalh.
Li edziĝis al Sankta Ermenburh, filino de Aethelberht la 1-a, reĝo de Kent. Ili havis almenaŭ ses gefilojn:
- Merchelm, kiu sekvis lin kiel reĝo
- Mildfrith
- Sankta Milburga
- Sankta Mildred
- Merefin, kiu laŭ Johano de Worcester estis junulo ege pia