Messinghof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La giseja alo

Messinghof (laŭvorta traduko: Latuna korto) estas grava industria monumentaro en Kassel-Bettenhausen, Germanio, Leipziger Straße nr 121.

Historio[redakti | redakti fonton]

Por prilaboro de hejmaj krudmaterialoj (ekz. de la kuprominejoj de Wildeck-Richelsdorf) en la propra lando landgrafo Karolo starigis en la jaro 1679 en Bettenhausen perakve movitan martelejegon. La tuto malnova konsistis el paralele longen sterniĝantaj konstruaĵoj unitaj per muroj kaj rondarkaj portaloj. Pro tio estiĝis interna korto. La du iam stukitaj konstruaĵoj el brikŝtonaĵoj ricevis ja barokajn rondajn gablojn restante ĝenerale sen ornamoj. Super la uesta portalo muntitis la ankoraŭ nun videbla landa blazono.

En la ĉestrate kuŝanta Martelega alo estis la martelegejo kaj la dratliftoj. Tie fluis ankaŭ artefarita akvokanaleto, rekte laŭlonge de la fasado movigonte la akvoradojn de la martelegejo. En la alo pli malantaŭa estis la gisejo kun granda el brikŝtonoj faritaj kamentubo kiu ekzistas ĝis nun.

Produktoj[redakti | redakti fonton]

Oni produktis pleje kaldronoj el nefera metalo kaj partoj el latuno. La plej konata produkto estis la kupraj ladaĵoj el kiuj Johann Jakob Anthoni kreis inter 1713-17 la ĉefan vidindaĵon de la urbo, la t.n. Herkulo-statuegon surmonte en Kaselo-Wilhelmshöhe. En 1767 estis krome sur la Latuna korto ankaŭ tre fama monerstampilo.

Ekde 1869 estis la privatigo de la tuto kaj taŭgigo al la novaj teknikoj. Daŭre oni produktis neferajn metalaĵojn. Ĝis la t.n. arjigo de la posedantoj en 1938, la fabriko estis en la manoj de la juda familio Lieberg. Dum la Dua mondmilito la martelega alo detruitis kaj malkonstruitis en 1960 grandparte. Unu martelego troviĝas en niaj tagoj en la Muzeo pri astronomio kaj teknikhistorio en Kaselo.

Post la bankroto de la posteulaj posedantoj estis diversaj provoj trovi novajn funkciojn por la areo. En la 1980-aj jaroj estis surloke alternativaj kulturfarantoj (i.e. "Iron Curtain Records") Bedaŭrinde poste longe unu el la plej gravaj atestitiloj de heslanda industriigo kadukiĝadis. En 2012 akiris la tuton la kasela aŭtokomercisto Peter Glinicke. En januaro 2016 la tegmento novfaritis. Jam antaŭe la nova posedanto investis multe.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Wurzel, Thomas (red).: Kulturelle Entdeckungen Nordhessen. Band II, eldonita fare de Sparkasse-Kulturstiftung Hessen-Thüringen, Stuttgart 2002, p. 55

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]