Saltu al enhavo

Laborrenkontiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Metiejo (seminario))
Laboprrenkontiĝo (workshop) dum Vikimedia konferenco en Japanio en 2009

Laborrenkontiĝo (angle workshop) estas labormetodo en kiu teorio kaj praktiko povas kuniĝi kaj en kiu aktiva partopreno ludas gravan rolon. La laborrenkontiĝo povas daŭri dum unu aŭ pluraj tagoj.

En edukado, la labormetodo estas regule uzata. Ofte, post enkonduko, estas rondo, en kiu partoprenantoj laboras pri tasko. Ekzemple, dum instruisto klarigas temon, li tuj povas montri kiel tio devus esti efektivigata en la praktiko. Poste oni demandas al la partoprenantoj aktive apliki tion, kio estis dirita aŭ montrita. Male al prelego, kie la la aŭdantaro plejparte aŭskultas, laborrenkontiĝo ofte ofertas la ŝancon intense diskuti pri kaj la praktiko kaj la plibonigo de kapabloj, kun la ĉeestanta gvidanto de la laborrenkontiĝo por provizi gvidadon kaj pliajn informojn.

Tiu ĉi instrumaniero estas aplikata en diversaj trejnadkursoj same kiel dum mallongaj kursoj kaj trejnadoj, ekzemple en laborrilata trejnado pri lingvoj aŭ kursoj orientitaj al ŝatokupoj.

Specoj de laborrenkontiĝoj

[redakti | redakti fonton]

1) Laborrenkontiĝo por lernado: kutime mallonga intensa eduka programo por relative malgranda grupo da homoj, kiu fokusiĝas precipe al teknikoj kaj kapabloj en aparta kampo. Temas pri formo de edukado en kiu teorio kaj praktiko samtempe okazas. Dum instruisto aŭ akompananto montras ion pri iu temo, partoprenantoj tuj aplikas la teorion.

2) Laborrenkontiĝo (Arthistorio): ateliero kie laboras artistoj, ekz. pentristoj. Artistoj povas esti indididue instruataj en laborrenkontiĝo fare de spertuloj

3) Metiejo

Ekzemploj

[redakti | redakti fonton]
  • Grupo de praktikantoj de tajĝiĉuano povas dum laborrenkontigĥo koncentriĝi pri specifa parto de ilia rutino por tiun plibonigi
  • Dum floraranĝa laborrenkontiĝo, partoprenantoj lernas kiel mem fari belan floraranĝon.
  • Laborrenkontiĝo por handikapuloj
  • Memhelpa laborrenkontiĝo
  • Ludantoj de muziko aŭ teatro povas organizi laborrenkontiĝon por detale analizi kaj ekzerci erojn
  • Dum verkista laborrenkontiĝo verkistoj povas interŝanĝi informojn, ekscii kiel promocii sin en sociaj retejoj ktp

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]