Metodikaj materialoj por internacia lingvo esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Методические разработки по международному языку эсперанто для курсов
Методические разработки по международному языку эсперанто для курсов
Aŭtoro Boris Kolker
Eldonjaro 1978
Urbo Ufa
Eldoninto klubo "Esperanto" de Ufa
Paĝoj 80
v  d  r
Information icon.svg

Методические разработки по международному языку эсперанто для курсов - la lernolibro estis eldonita responde al petoj de sovetiaj esperanto-kluboj. Fundamento de la libro estis eldonita surpaĝe de Ufaa junulara revuo "Ленинец" (Leninano) en aŭgusto-septembro de 1973 jaro sub titolo "Изучаем язык дружбы" (Ni lernas la lingvon de amikeco). La lecionojn alte taksis Gaston Waringhien (tiama prezidanto de Akademio de Esperanto). En majo de 1974 en la revuo estit prezentita letero de prezidanto de Vjetnama Pacdefenda Esperantista Asocio Nguyen Van Kinh. La aŭtoro de la letero atentigis pri avantaĝoj de la kurso: kompakteco, alta politika kaj metodika nivelo, vigla lingvaĵo de tekstoj. En junia la leteron represis angla, franca kaj hispana eldonoj de grava sovetia revuo Moskvaj novaĵoj. Post la letero estis amasa reeĥo el diversaj landoj. En 1974 jaro la klubo decidis eldoni la kursojn en formo de aparta libro. Dum preparo de la eldono estis konsidarataj opinioj de diversaj esperantistoj. Poste sekvis prilaboritaj eldonoj de la jaroj 1976, 1978, 1979 kaj 1980 en Ufa. Krome la lernolibro estis presita en Moskvo, Krasnojarsko, Kujbiŝev (Samara), Uljanovsk, Jekaterinburg, Rostov, Vladivostok, Soĉi, Tallinn, Kaunas, Duŝanbe, Tiraspol.