Metroo de Helsinko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oranĝkolora trajno de la Metroo de Helsinko

La Metroo de Helsinko (en la finna lingvo Helsingin metro; svede Helsingfors metro) estas la metroo funkcianta en la urbo Helsinko, kaj nuntempe la sola metroo en Finnlando. La metrosistemo malfermiĝis la 2-a de aŭgusto 1982, post 27 jaroj da planado. La metroo estas la plej norda en la mondo kaj en la momento de ĝia inaŭgurado estis la plej mallongdistanca en la mondo.

La metroo konsistas el simpla linio kun 16 metrostacioj, kun entute 22,1 km longe. Ĝi servas ĉefe por la ĉeurboj de la oriento, sed ankaŭ uzata kiel transportilo ene de la urbocentro de Helsinko. Laŭ la statistikoj de la entrepreno kiu posedas ĝin, la nombro de pasaĝeroj superas la 50 milionojn ĉiujare.


Vidu ankaŭ