Metroo de Meksikurbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Metroo de Meksikurbo (hispane Metro de la Ciudad de México) estas sistemo de publika transporto kiu funkcias en vasta areo de Meksikurbo kaj parto de la subŝtato Meksiko. Ĝia funkciado estas sub publika necentralizita organismo nomata Sistema de Transporte Colectivo

En la jaro 2006 ĝi iĝis la tria je monda skalo laŭ uzantoj, transportinte 3.9 milionojn da pasaĝeroj ĉiutage (kelkfoje eĉ superante la metroojn de Novjorko, Moskvo kaj Tokio). Ankaŭ en tiu jaro ĝi atingis la kvinan lokon pro la vasto de la reto.

La Metroo de Meksikurbo havas 11 liniojn. Ĉiu linio havas apartan numeron kaj koloron (numeroj de 1 ĝis 9 kaj la literoj A, B). La tuta reto havas 201.388 kilometrojn kaj entute havas 175 staciojn.