Miass

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Miass
Миасс
urbo • administra dividaĵo de Rusio • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Rusio
Provinco Ĉelabinska provinco
Fondita 1773
Poŝtkodo 75442
Telefonkodo 3513
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 158 400 (laŭ 2 002)
Loĝdenso 1 351 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 55°3′0″N 60°6′0″O  /  55.05°N, 60.1°O / 55.05; 60.1 (Miass) (mapo) Koordinatoj: 55°3′0″N 60°6′0″O  /  55.05°N, 60.1°O / 55.05; 60.1 (Miass) (mapo)
Alto 340 m [+]
Areo 112 km² (11 200 ha) [+]
Horzono UTC+05:00 [+]
Miass Миасс (Tero)
Miass
Миасс (Tero)
DEC
Miass Миасс
Miass
Миасс
Situo de Miass
Миасс
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Miass [+]
vdr


Miass (ruse Миасс) estas urbo en Ĉelabinska provinco en Rusio. Ĝi estas sur orienta flanko de suda Uralo ĉe rivero Miass (Миасс). La urbo estis fondita en 1773 pro konstruado de kupra uzino. Ĝi ekhavas statuson de urbo en 1926. La diferenco inter la loka kaj moskva tempoj estas 2 horoj (en 2006). En la jaro 1959 la urbo havis 98 mil loĝantojn, kaj en 2002 la urbo havis 158,4 mil loĝantojn.

La kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 75442. La interurba telefona kodo estas 3513, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2006). En la urbo estas fervoja stacio.

Laŭ la kroniko de la Esperantista klubo "Revo" en Tjumeno, en kiu raportiĝas ekde la jaro 1975 aparte bonaj kontaktoj al la esperantistoj de Miass, la loka esperantista asocio havas la nomon Mahalita Stelo. En la dua duono de la 20-a jarcento en ĝi aparte aktivis la esperantistinoj Ludmila Novikova kaj Tatjana Aleksandrovna Koptjagina.