Michael Balcon
Michael Balcon | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Michael Balcon | |||||
Naskiĝo | 19-an de majo 1896 en Birmingham | ||||
Morto | 17-an de oktobro 1977 (81-jaraĝa) en Hartfield, Anglio, Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Aileen Freda Leatherman (en) vd | ||||
Infanoj | Jill Balcon (en) , Jonathan Michael Henry Balcon (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmproduktoro produktoro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sir Michael Elias BALCON (19a de majo 1896 – 17a de oktobro 1977) estis angla kinproduktoro, de juda deveno, konata pro sia estreco de la Studioj Ealing el 1938 ĝis 1955. Sub lia estreco, ĝi iĝis la plej elstara brita kinstudio. En industrio kie malabundis Holivudecaj gravuloj, Balcon aperas kiel ŝlosila figuro, ĉefe pro sia kreiva organizemo. Li estas konata pro sia estreco de la studio, sed ankaŭ pro sia gvidado de la frua epoko de la reĝisoro Alfred Hitchcock.
Balcon dekomence kunfondis Gainsborough Pictures kun Victor Saville en 1923; poste laboris kun Gaumont British, kiu absorbis sian studion. Poste li laboris kun MGM-British. En 1956 li fondis produktoran kompanion konatan kiel Ealing Films, kaj poste estris British Lion Films. Li servis kiel proparolanto de la produktora stabanaro de la British Film Institute por helpi financi kaj kuraĝigi novajn verkojn.
Balcon estis legenda figuro en la brita kinindustrio, kaj lia plej fama stilo de filmoj estis 'Post War Comedies' (postmilitaj komedioj). La verkoj de Balcon transiris la kinindustrion, li estis ankaŭ verkisto de multaj libroj publikigitaj el 1943 ĝis 1969.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Balcon, Michael. (1969). Michael Balcon presents... A Lifetime of Films. London. Hutchinson & Co
- Duguid, Mark kaj aliuloj (eld.) (2012). Ealing Revisited. BFI
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Michael Balcon en BFI Screenonline
- "Michael Balcon" en Oxford Dictionary of National Biography
- Michael Balcon ĉe Interreta filma datumbazo (angle)