Michael E. Krauss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michael E. Krauss
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1934 (1934-08-15)
en Klevlando
Morto 11-an de aŭgusto 2019 (2019-08-11) (84-jaraĝa)
en Needham
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato HarvardUniversitato KolumbioUniversitato de Ĉikago
Okupo
Okupo lingvisto
vdr

Mikaelo E. KRAUSS (naskita la 15-an de aŭgusto 1934 – mortis la 11-an de aŭgusto 2019) estis usona lingvisto kaj edukisto. Li estis la fondinto kaj longa-tempa direktoro de la Alaska Indiĝena Lingvoarkivo. La Alaska Indiĝena Lingvorkivo portas lian nomon. Li naskiĝis en Cleveland, Ohio. Li estis konata kiel fakulo pri la ejaka lingvo[1] kiu ricevis la statuson de malaperinta lingvo en 2008. Krauss agadis por kreskigi la konscion pri la tutmonda problemo de endanĝeraj lingvoj.

Krauss mortis en la hejmo de sia filo en Needham, Masaĉuseco, la 11-an de aŭgusto 2019, nur kvar tagojn antaŭ sia 85-a naskiĝtago.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]