Michael Faraday

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Michael FARADAY (Mikaelo Farado) (22-a de septembro, 179125-a de aŭgusto, 1867) estis brita sciencisto (fizikisto kaj kemiisto), kiu kontribuis pri la elektromagnetismo kaj pri elektrokemio. Li ankaŭ inventis la Bunsen-bruligilon.

Li faris multe da sciencaj eksperimentoj.

En 1831 Michael Faraday malkovris ke estas generita potenciala diferenco inter la finaĵoj de elektra konduktilo kiu moviĝas orte al magneta kampo. Li konstruis la unuan elektromagnetan generatoron bazitan je tiu efiko, uzante kupran diskon rotaciantan inter la polusoj de magneto en la formo de hufofero. Ĝi produktis malgrandan kurenton.

Li ricevis la medalon Copley de la Reĝa Societo de Londono en 1832 kune kun la franca matematikisto Siméon Denis Poisson.

La SI-unuo de kapacitanco estas la farado, nomita laŭ li.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj