Michael Filz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Michael FILZ (naskiĝinta Fidel Filz la 12-an de aprilo 1777 en Passau, mortinta la 19-an de februaro 1854 en Michaelbeuern) estis germana-aŭstra pedagogo, regionhistoriisto kaj prioro ĉe Abatejo de Michaelbeuern.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Originante el malriĉa domo li frekventis la gimnazion Leopoldinum en Passau kaj frokuliĝis en marto 1797 ĉe la benediktanoj en Michaelbeuern. La ĉiaman voton ordenan li faris en la 17.6.1798 kaj pastra ordinacio estis en la 8.3.1800. En 1799 Filz studis teologion ĉe la Salcburga universitato iĝonte en 1805 docento ĉe la benediktana altlernejo de Salcburgo. En 1811 la bavara registaro neniigis la ordenan universitaton; Filz ekrajtis gimnazie instruisti. En 1817 li nomumiĝis provizora prefekto gimnazia kaj en 1819 profesoro pri ĝenerala mondhistorio ĉe la Imperiestra kaj reĝa gimnazio salcburga. Post kiam imperiestro Ferdinando la 1-a transdonis la domojn bierfarejan je Mülln al la benediktanoj de Michaelbeuern, Filz en la 1835-a jaro demisiis instruistece. Li sekve fariĝis administranto kaj prioro de la klostro en Mülln. En 1836 nomumis lin koresponda membro la Reĝa bavara akademio de sciencoj kaj en 1848 la Imperiestra aŭstra akademio de sciencoj. En 1842 Filz estiĝis estro de la tieaj frokuloj.

Lia plej grava verko historia estas Geschichte des Salzburger Benediktiner-Stiftes Michaelbeuern el la jaro 1833-a.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Multis la honoraj membrecoj de Filz.

  • En 1836 lia imperiestra moŝto aljuĝis al li la medalon Große goldene Ehrenmedaille mit Band.
  • En la salcburga kvartalo Maxglan oni nomis strateton por li, Michael-Filz-Gasse.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Art. „Filz, Michael“ deFranz Valentin Zillner. Ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, Band 7 (1878), p. 11 (tie ĉi interrete)
  • vivo ĉe BLKÖ
  • Constantin von Wurzbach: "Fidelis (Michael) Filz" - Ĉe: Österreichisches Biographisches Lexikon 1815–1950 (ÖBL). Band 1, Verlag der Österreichischen Akademie der Wissenschaften, Wien 1957, p. 315-316

Notoj[redakti | redakti fonton]