Michael J. Irwin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mike Irwin (dekstre) ricevas la Medalon Herschel 2012 el la manoj de Roger Davies.

Michael J. IRWIN estas brita astronomo, direktoro de la Divido pri Astronomia Enketo de la Universitato de Kembriĝo, malkovrinto de la nana galaksio de la Baleno kaj de la nana elipsa galaksio de la Sagitario[1]

Li estas monfame konata en la fako de la traktado de optikaj kaj infraruĝaj datumoj ricevitaj dum astronomiaj enketoj. Liaj streboj en datuma traktado estis ekspluatataj de la Unuiĝinta Reĝlanda Infraruĝa Teleskopo.

Laŭ Minor Planet Center li kunmalkovris 8 asteroidojn kun Anna N. Żytkow, Iwan P. Williams kaj Alan Fitzsimmons[2] inter liaj malkovroj estas (15810) 1994 JR1, transneptuna objekto rigardita kiel "preskaŭ satelito de Plutono".

En 2012, Michael J. Irwin estis rekompensita per la Medalo Herschel 2012 de la Royal Astronomical Society en agnosko de sia merito en observada astrofiziko.[3] Li estas ankaŭ kontribuanto al la scienca gazetaro, li verkis kaj helpis redakti plurajn fakajn librojn.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nana satelita galaksio en Sagitario, de R. A. Ibata, G. Gilmore & M. J. Irwin ; el Nature 370, 194 - 196 (21-a de Julio 1994) (angle)
  2. MPC alfabeta listo de la asteroidaj malkovrintoj(angle)
  3. RAS honoras gvidantajn astronomojn kaj fizikistojn, el la paĝaro de Royal Astronomical Society (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]