Saltu al enhavo

Michael Krohn-Dehli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michael Krohn-Dehli
Persona informo
Naskiĝo 6-an de junio 1983 (1983-06-06) (43-jaraĝa)
en Kopenhago
Lingvoj dana
Ŝtataneco Reĝlando Danio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Michael Krohn-Dehli (naskiĝis la  6-an de junio 1983 en Kopenhago, do nun estas 43-jara) estas dana futbalisto. Ekde la jaro 2008 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la dana klubo Brøndby IF en la samnoma komunumo Brøndby, antaŭurbo de Kopenhago. Tie li jam membris en junula teamo inter la jaroj 2000 kaj 2002 - intertempe, do de 2002 ĝis 2008, li kiel profesiulo membris en la unua teamo de la nederlanda klubo Ajax Amsterdam.

Krome Michael Krohn-Dehli ekde la jaro 2006 estas membro de la dana nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012. En la ĉampionado li per du goloj elstaris en la listo de plej bonaj golfaristoj.

Michael Krohn-Dehli (numero 9, maldekstre) en golpafo de la matĉo Nederlando kontraŭ Danio en la Eŭropa Ĉampionado 2012

Antaŭ membriĝo en la vira nacia teamo, li jam en 2000–2001 membris en la nacia teamo de sub-19-jaruloj, en 2002-2004 en tiu de sub-20-jaruloj, kaj en 2004-2006 en la teamo de sub-21-jaruloj.