Michelozzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palaco Mediĉo en Florenco

Michelozzo di Bartolomeo Michelozzi (n. en 1396 - m. en 1472) estis itala arkitekto kaj skulptisto. Li naskiĝis en Florenco kiel la filo de tajloro, kaj estis skolano de Lorenzo Ghiberti dum siaj fruaj jaroj. Li poste kunlaboris kun Donatello.

Li ĉefe laboris per marmoro, bronzo kaj arĝento. Li kreis la statuon de juna Sankta Johano super la pordo de la katedralo Santa Maria del Fiore de Florenco. Li ankaŭ ellaboris la arĝentan statueton de Johano la Baptisto ĉe la altaro de la baptejo Sankta Johano. La granda amiko kaj protektanto de Michelozzo estis Kosimo de Mediĉo, kiun li akompanis al Venecio dum lia nedaŭra ekzilo.

La belega palaco Mediĉo de Florenco, konstruigita de Kosimo, estis desegnita de Michelozzo. Li ankaŭ kunverkis kun Donatello la tombon de kontraŭpapo Johano la 23-a en la baptejo Sankta Johano.