Micieces de Ojeda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Micieces de Ojeda
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34485
Demografio
Loĝantaro 71  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 41′ N, 4° 28′ U (mapo)42.690555555556-4.4619444444444Koordinatoj: 42° 41′ N, 4° 28′ U (mapo) [+]
Alto 940 m [+]
Areo 20,73 km² (2 073 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Micieces de Ojeda (Provinco Palencio)
Micieces de Ojeda (Provinco Palencio)
DEC
Micieces de Ojeda
Micieces de Ojeda
Situo de Micieces de Ojeda
Micieces de Ojeda (Hispanio)
Micieces de Ojeda (Hispanio)
DEC
Micieces de Ojeda
Micieces de Ojeda
Situo de Micieces de Ojeda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Micieces de Ojeda [+]
vdr

Micieces de Ojeda [miZJEzes deoĤEda] estas municipo en la nordo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles en la subkomarko La Ojeda.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de San Julián y Santa Basilisa kun malkutima cilindra turo, plej verŝajne devena el iama fortikaĵo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 20,73 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 71 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 130 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 88 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipo enhavas ankaŭ la submunicipon Berzosa de los Hidalgos.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, ermitejoj, muelejo, forĝejo ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]