Midraŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Midrash-Rabbah-1-Vilna-1878-HB14385.png
La titola paĝo de "Midraŝ Rabbah", eld. 1878 en Vilno
La midraŝejo de Yeshivat Ohr Yerushalayim en Jerusalemo

Midraŝo (hebree מדרש midraŝ, plurale midraŝim) estas ĝenro aŭ metodo de biblia ekzegezo, precipe en judismo. La vorto signifas "rakonto" sed etimologie devenas de radiko signifanta "enketi" aŭ "studi". La termino "midraŝaro" povas, larĝasence, nomi la tutan predikan literaturon pri bibliaj tekstoj. Midraŝoj preterpasas la limojn de simpla distilado de religiaj, juraj, aŭ moralaj instruoj. Ili plenigas multajn truojn en la biblia rakontaro pri eventoj kaj personoj, kiujn la biblia teksto mem nur aludas aŭ sugestas.[1]

La termino "beit midraŝ" ("domo de midraŝo, midraŝejo") nomas studoĉambron, precipe en juda religia lernejo. La sama ŝemida radiko naskas ankaŭ la araban vorton madrasa (arabe: مدرسة‎) "lernejo".

Citaĵoj

  1. Living with contradiction, Haaretz

Eksteraj tekstejoj