Migros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Migros
konsumkooperativo vd
Dum aŭgusto 1925 - nekonata/nuntempe
Jura formo cooperative
Fondintoj Gottlieb Duttweiler vd
Sidejo Zuriko
Lando Svislando
filiaj kompanioj Globus • Q111450346 vd
Posedataj kompanioj Ferrovia Monte Generoso • Denner • Chocolat Frey • Globus • Delica • Ex Libris • tegut… • Migros Bank • Interio • Jowa • Migrol • Micarna • Midor • Mifroma • Office World • Balexert • Crissier shopping center • Migros Online • Métropole Lausanne • Société coopérative Migros Vaud • Migros Restaurant • Migros Take Away • Migros Bio Take Away • Florissimo • Outlet Migros • Migros Change • Migrolino • Migros • Migros Café • Do It + Garden • Migros Partner • Misenso vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Migros (prononcu: migro) estas mallongigo de Migros-Genossenschaft [Migros-Kooperativo]. Migros estas la plej granda detalkomerca entrepreno de Svislando antaŭ Coop. La entrepreno posedas vendejojn en ĉiuj kantonoj de Svislando kaj ankaŭ en la limaj regionoj de la najbaraj landoj.

Ĉefa sidejo de Migros en Zuriko

La simbolo de Migros estas organĝkolora M aŭ la oranĝa surkribo Migros, kial oni donas al Migros ofte ankaŭ la nomon Oranĝa Giganto. Migros estis fondita 1925 de Gottlieb Duttweiler. La nomon li elektis, ĉar Migros ofertis la produktoj kontraŭ preskaŭ pograndaj prezoj, kiel mezaĵo inter pogrande kaj pomalgrande. Apartaĵo estas, ke Migros laŭ siaj statutoj ne vendas alkoholaĵojn kaj tabakon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Gottlieb Duttweiler estis pioniro kaj viziulo kun la celo revoluciigi la manĝaĵvendadon. La 25-an de aŭgusto 1925 la unuaj veturantaj vendejoj sur kamionetoj de la marko Ford T servis ek de Zuriko la klientojn. Dank al ĝiaj malaltaj prezoj Migros tuj estis vaste akceptita de la dommastrumantinoj. Ek de 1928 Migros fabrikas ankaŭ proprajn produktojn, la unua estis pomsuko de la akirita firmao Alkoholfreie Weine AG.

Tradiciaj detalkomercistoj sentis sin atakitaj de Migros kaj provis kune kun partioj, politikistoj kaj sindikatoj ruinigi la entreprenon. La konsumantoj tamen rekonis la valoron de Migros, kiu pli kaj pli sukcesis. Migros jam post mallonga tempo ekspandiĝis al aliaj kantonoj kaj malfermis krom vendejaŭtobusoj ankaŭ magazenojn.

En kelkaj kantonoj tiam Migros per politikaj decidoj dum jaroj ja eĉ jardekoj estis malpermesita.

Tio tamen ne bremsis la sukceson e Migros. 1935 Migros inaŭguris la vojaĝagentejon Hotelplan (mallonge: Hopla) kaj en 1937 monĝirservon. En la jaro 1936 Gottlieb Duttweiler fondis propran politikan partion, kiu nomiĝis Landringo de la Sendependuloj (mallonge LdU, germane Landesring der Unabhängigen). La partie de la popolo estis nomita ankaŭ Migros-Partio. La partio dum multaj jaroj estis reganta partio en la urbo kaj Kantono Zuriko kaj la urbestroj de Zuriko dum preskaŭ du jardekoj apartenis al LdU.

La origina akcisocieto en la jaro 1941 estis transformita al kooperativo, kaj Duttweiler disdonis la kooperativpartojn senpage al la tuta svisa popolo. En la jaro 1942 estis lanĉita la revuo de Migros sub la nomo Brückenbauer [pontfaristoj], ek de 2004 ĝi nomiĝas Migros-Magazin. Ĝi estas unu el la plej grandaj revuoj de Svislando laŭ eldonkvanto. Ĉiu de la pli ol unu miliono da kooperativano de Migros ricevas ĝin senpage. En la jaro 1944 estis fonditaj la Migros-Klublernejoj, kies celo estis, ebligi edukadon de la popolo je favoraj kondiĉoj. La Migros-Klublernejoj ĝis hodiaŭ estas unu el la plej sukcesaj institucioj por edukado de plenkreskuloj. Regule la Migros-Klublernejoj ankaŭ ofertis Esperanto-kursojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]