Mihály Benedek

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mihály Benedek [mihAj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Benedek Mihály estis hungara pastro, kalvinana episkopo.

Mihály Benedek [1] naskiĝis la 7-an de oktobro 1748 en Nagydorog. Li mortis la 23-an de aprilo 1821 en Debrecen,

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Benedek lernis teologion en Debrecen, poste li frekventis diversajn universitatojn en okcidenta Eŭropo 3 jarojn. Li parolis sume 9 lingvojn. Hejmenveninta li estis kalvinana pastro en 1777 en Debrecen. En 1791 li estis eklezia subnotario, en (1798 ĉefnotario. Li estis elektita kalvinana episkopo en 1806.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ’’Különös isteni gondviselés’’ (1789)
  • ’’Magyar grammatika’’ (Hungara gramatiko), (1795)
  • ’’Közönséges isteni tiszteletre rendelt énekes könyv’’ (1806)
  • ’’Rövid beszéd Báthori Gábor püspökké szenteltetésekor’’ (1815)

Fontoj[redakti | redakti fonton]