Mihály Korbélyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Korbélyi
Persona informo
Naskiĝo 2-an de septembro 1759 (1759-09-02)
en Kálló
Morto 2-an de decembro 1820 (1820-12-02) (61-jaraĝa)
en Ürög, Pécs
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo filozofo • universitata instruisto • katolika sacerdoto
vdr

Mihály Korbélyi [mihAj korbEji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Korbélyi Mihály estis hungara katolika pastro, kanoniko, altlerneja instruisto, rektoro.

Mihály Korbélyi[1] naskiĝis la 2-an de septembro 1759 en Kálló, li mortis la 2-an de decembro 1820 en iama vilaĝo Németürög (nuntempa parto de Pécs).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Korbélyi post la necesaj lernojaroj doktoriĝis el filozofio, poste li studis en pluraj seminarioj. Li pastriĝis en 1783, poste li servis kiel katolika subpastro en pluraj lokoj, krome li doktoriĝis ankaŭ el teologio. Interrompe li estis kontrolisto en seminarioj, poste li estis paroĥestro en Vásárút. Post 3 jaroj li instruis en Pozsony, ekde 1797 en Nagyszombat. Inter 1805 kaj 1815 li instruis en Reĝa Universitato de Pest. En tiu periodo li estis nomumita kanoniko en Pécs (1809), titulara abato (1813), eĉ li estis rektoro en la universitato en la lernojaro de 1811. Li ricevis postenon en paroĥo de Pécs en 1815, inter 1816–1818 li estis ankaŭ seminariestro.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Biographia Divi Caroli Ambrosii, Hungariae et Bohemiae regii haered. principis, metrop. ecclesiae Strigoniensis archi-episcopi... (1809)
  • Egyháztörténet (1810)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]