Mihály Krausz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mihály Krausz
Persona informo
Naskonomo Krausz Mihály
Naskiĝo la 11-an de aprilo 1897(nun 1897-04-11)
en Hungario Pancsova (Hungara reĝlando)
Morto la 3-an de novembro 1940
en Hungario Budapeŝto
Tombo Kozma Street Jewish Cemetery
Ŝtataneco Aŭstrio
Profesio
Profesio komponisto
Information icon.svg
vdr

Mihály Krausz [mihAj kraŭs], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Krausz Mihály estis hungara komponisto. Lia baldaŭa nomvarianto estis (laŭ hungarlingve kutima sinsekvo) Krasznai Mihály, liaj nomvariantoj eksterlande estis Michael Krausz, Michael Krasznay-Krausz, Michael Krauss.

Mihály Krausz [1] naskiĝis la 11-an de aprilo 1897 en Pancsova (Hungara reĝlando, nuntempa Panĉevo en Serbio), li mortis la 3-an de novembro 1940 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Krausz devenis el juda familio. Li aĝis 13, kiam li komencis komponadi. Li studis en Muzikakademio de Budapeŝto, liaj plej gravaj instruistoj estis Viktor Herzfeld kaj Zoltán Kodály. Dum la Hungara Sovetrespubliko lia opero estis prezentita en Operejo de Budapeŝto. Baldaŭ li translokiĝis al Vieno, poste al Berlino. Ekde 1923 li komponadis nur operetojn, filmomuzikaĵojn, melodiojn, la tekstoj estis germanlingvaj. En la 1930-aj jaroj li ofte revizitis Hungarion por prezenti novajn operetojn.

El liaj scenejaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Marika (opero, 1919)
  • Die Tänzerin/A táncosnő (opero kun teksto de Menyhért Lengyel, 192?)
  • Eine Frau von Format (opereto, 1927, hungara varianto: A fenséges asszony 1934)
  • Sárga liliom (opereto, 1934, germana varianto en la sama jaro: Die gelbe Lilie)
  • Verzeih, daß ich dich lieb’ (opereto, 1937)
  • Marion (opereto, 1940)

Liaj filmaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Der Kaufmann von Venedig (1923)
  • Panik in Chicago (1931)
  • Mädchen zum Heiraten (1932)
  • Marry Me (1932)

Fontoj[redakti | redakti fonton]