Mihály Lenhossék
Mihály Lenhossék [mihAj], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Lenhossék Mihály estis hungara kuracisto, anatomo, profesoro, kavernisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1897). Lia patro estis same kuracisto József Lenhossék.
Mihály Lenhossék [1] naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1863 en Pest (urbo). Li mortis la 26-an de januaro 1937 en Budapeŝto.
Biografio
Mihály Lenhossék frekventis mezlernejon kaj universitaton en sia naskiĝurbo. En 1886 li iĝis kuracisto kaj li eklaboris samloke en la Universitato de Budapeŝto. Inter 1895-1899 li instruis kaj esploris en Germanio, poste li estis nomita ordinara profesoro en universitato de Pest. Inter 1905-1922 li estis ĉefredaktoro de Orvosi Hetilap (kuracista gazeto), krome li redaktis kavernistan periodaĵon. Li okupiĝis ankaŭ pri prehomaj restaĵoj en kavernoj. Li ricevis gravan premion en 1930.
Verkaro (elekto)
- Ritkább boncztani rendellenességek (1886), ankaŭ germane
- Die Geschmacksknospen in den blattförmigen Papilen der Kaninchenzunge (1893)
- Az ember helye a természetben (Loko de la homo en la naturo), (1915)
- Trivoluma studenta lernolibro pri anatomio (1922) - lia ĉefverko