Mihály Marczell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Mihály Marczell [mihAj marcel], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Marczell Mihály estis hungara pastro, kanoniko, prelato, profesoro, instruisto, ĉambelano, eklezia verkisto. Li estis signifa adepto de Ottokár Prohászka. Lia pseŭdonomo estis Kisudvarnoki.

Memortabulo pri Mihály Marczell

Mihály Marczell [1] naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1883 en Hungara reĝlando en Dunaszerdahely (nuntempa Dunajská Streda en Slovakio). Li mortis la 6-an de decembro 1962 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Marczell lernis teologion en Esztergom, Budapeŝto, Vieno. En 1906 li pastriĝis, post 2 jaroj li doktoriĝis. En 1908 li komencis instrui en gimnazio. Li fondis skoltan grupon en 1913. Dum la 1-a mondmilito li estis pastro inter la soldatoj, poste li instruis teologion en Esztergom. Li ekinstruis en Universitato de Budapeŝto en 1928, kie li atingis la instruan rangon publika ordinara profesoro en 1936, krome dufoje li estis dekano. Dum sieĝo de Budapeŝto en 1945 li helpis al la homoj. En 1952 lia posteno estis forprenita, li rajtis plu instrui sen iu ajn titolo. En 1988 li estis reentombigita en Preĝejo Naskiĝo de Maria (Belváros).

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en sia naskiĝurbo

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ’’A fronton és a front mögött’’ (1915) – opereto
  • ’’A kath. nevelés szelleme’’ (Spirito de la katolika edukado), (1925)
  • ’’A nevelés alapvonalai’’ (Fundamentoj de la edukado), (1934)
  • ’’Neveléstan’’ (1938, 2002)
  • ’’Melyik az összes parancs között a legelső’’ ( 1958)
  • ’’Élő élet a XX. sz. első felének forgatagában’’ (1961) - membiografio

Fontoj[redakti | redakti fonton]