Mihály Szemes
Aspekto
Mihály Szemes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Szemes Mihály |
Naskiĝo | la 23-an de julio 1920 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 3-an de oktobro 1977 en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 34/3-1-203 (megszűnt) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged (–1942) |
Familio | |
Edz(in)o | Marianne Szemes (1946–1977) |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro scenaristo |
Mihály Szemes [mihAj semeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szemes Mihály estis hungara reĝisoro, scenaristo, altlerneja instruisto. Lia edzino estis Marianne Szemes.
Mihály Szemes [1] naskiĝis la 23-an de julio 1920 en Budapeŝto, li mortis la 3-an de oktobro 1977 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Mihály Szemes frekventis pedagogian altlernejon, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato de Szeged. En 1942 li eklaboris en filma produktejo, baldaŭ li estis soldato, eĉ militkaptito. Post la 2-a mondmilito li laboris plu en la filma produktejo. En 1946 li edziĝis, baldaŭ li havis 2 filinojn. Li instruis en la Teatra Akademio inter 1949 kaj 1951. Li iĝis internacie konata en 1955. Li ricevis premion en 1963.
Elektitaj filmaj reĝisoraĵoj
[redakti | redakti fonton]- ‘‘Ópiumkeringő’‘ (1943) (nur reĝisoro-asistanto)
- ‘‘Asszonysors’‘ (1947)
- ‘‘Mágnás Miska’‘ (1949) (nur reĝisoro-asistanto)
- ‘‘Föltámadott a tenger’‘ (1953)
- ‘‘Kölyök’‘ (1959)
- ‘‘Dani’‘ (1962) (ankaŭ scenaristo)
- ‘‘Kincskereső kisködmön’‘ (1973) (ankaŭ scenaristo)
Elektitaj scenarlibroj
[redakti | redakti fonton]- Asszonysors (1947, mallonga filmo)
- A szánkó (1955, mallonga filmo)
- A 14 karátos autó (1968)