Mijozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mijozo (de greka μυῖα myia "muŝo") aŭ muŝa larvomalsano estas la infestiĝo de bestoj pro la larvoj de muŝoj, kiuj vivtenas sin en histoj, korpaj fluidoj aŭ intesta enhavo de la mastro. Ĝi oftas inter homoj en Centra kaj Suda Ameriko kaj en regionoj kun tropikaj aŭ subtropikaj klimatoj. En veterinara medicino, muŝlarvaj infestiĝoj okazas lastfoje ankaŭ pli ofte en Eŭropo. Ĉi tio precipe trafas bestojn, kiuj estas grave malfortiĝintaj aŭ havas aliajn malsanojn kaj ne plu kapablas sin purigi. Infestiĝo pro Calliphoridae (Wohlfahrtia spp.) ankaŭ estas referita kiel mijozo.

La larvoj povas ekloĝi en la haŭto (precipe en malgrandaj vundoj), same kiel en la korpaj aperturoj kaj en malfermaj vundoj. Neadekvataj higienaj kondiĉoj antaŭenigas infestiĝon, afekciojn.