Mikä Oli Tutkittava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mikä Oli Tutkittava
televida serio
Originala lingvo finna lingvo
Origina lando  Finnlando
Ĝenro esploranta ĵurnalismo, televida dokumenta filmo
Lingvo(j) finna lingvo
Elsendo
Unua elsendo 1996
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

"Mikä Oli Tutkittava", esperante "kion oni devis esplori", aŭ mallonge MOT, estas esplorĵurnalisma programo montrata en Finnlando ekde 1996 ĉe la kanalo Yle TV1. Ĝia elsendotempo estas lundoj je la 20:00 (krom somera horo). La programo kritike ekzamenas aktualajn kaj sentempajn temojn de malsamaj areoj de socio. En 2007, ĵurnalisto Kati Juurus, kameraisto Marco Hyvärinen kaj redaktisto Minna Nuotio estis premiitaj kun la Ŝtata Premio por Publika Informo por la epizodoj de la programo Gasto de la Unua Regno kaj La Vojo de Guantanamo.

La programo kritikis, ekzemple, Steiner-lernejojn, la eksproprietigon de nemoveblaĵoj kaj terpecoj, fortan lobiadon por organika manĝproduktado, la ĉenon de magazenoj Lidl, kaj la preferon por agresemaj hundrasoj kiel ekzemple buldogoj en Finnlando.

M.O.T. komenciĝis en la aŭtuno de 1996. Ĝi estis unu el la unuaj programoj en finna televido se temas pri havi retejon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]