Mikaelo la 1-a (Portugalio)
Mikaelo la 1-a (26-a de oktobro 1802 - 14-a de novembro 1866) estis la 32-a reĝo de Portugalio.
Lia plena nomo en portugala estas: Miguel Maria do Patrocínio João Carlos Francisco de Assis Xavier de Paula Pedro de Alcântara António Rafael Gabriel Joaquim José Gonzaga Evaristo de Bragança e Bourbon; mallonga nomo: Miguel I de Bragança.
Kromnomoj
Kromnomita "La Absoluta", "La Absolutisma", "La Tradiciema" kaj "La Uzurpanto", tiuj epitetoj spegulas lian politikan karakteron.
Regado
Li surtroniĝis la 2-an de majo de 1826 kaj regis Portugalion ĝis la 11-a de julio 1828. Dum sia regado la liberala opozicio suferis persekutadon. Detronigis lin Petro la 4-a, lia pliaĝa frato, kiu estris liberalan armeon de 7.000 homoj. La milito daŭris de 1828 ĝis 1834.