Miklós Csáky
Miklós Csáky | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 5-an de decembro 1698 en Spiŝa burgo | ||||
Morto | 31-an de marto 1757 (58-jara) en Bratislavo | ||||
Religio | katolika eklezio [#] | ||||
Ŝtataneco | Hungario [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Grafo Miklós Csáky [miklOŝ ĉAki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csáky Miklós estis hungara pastro, primaso, ĉefepiskopo, episkopo. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis körösszeghi kaj adorjáni. Lia frato estis Imre Csáky.
Miklós Csáky [1] naskiĝis la 6-an de decembro 1698 en Hungara reĝlando en Szepes (nun en Slovakio). Li mortis la 31-an de majo 1757 en Pozsony (nuntempe Bratislavo en Slovakio).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Miklós Csáky lernis en Vieno kaj Romo, poste li estis abato en 1721, en la sekva jaro li pastriĝis kaj iĝis kanoniko en Várad. Liaj baldaŭaj rangoj kaj postenoj estis:
- preposto granda en 1734
- titulara episkopo en 1735
- departementestro kaj episkopo en 1737
- ĉefepiskopo de Kalocsa en 1747
- ĉefepiskopo kaj primaso de Esztergom en 1751
En 1737 li fondis uzinojn pri drapo kaj vitro, en 1740 li aĉetis presejon, krome li konstruis ponton tra Körös.
Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Panegyricus prodigiosae facundiae... (1719)
- Edictum archi-episcopale Strigoniense: De ritu celebrandorum festorum (1754)