Miklós Wesselényi (politikisto, 1750–1809)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Wesselényi
Persona informo
Naskiĝo 11-an de decembro 1750 (1750-12-11)
en Jibou
Morto 25-an de oktobro 1809 (1809-10-25) (58-jaraĝa)
en Jibou
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)oj Zsuzsanna Wesselényi • Maria Wesselényi
Infano Miklós Wesselényi
Okupo
Okupo politikisto
vdr

WESSELÉNYI Miklós (veŝele:nji) estis hungara politikisto, transilvanuja grandbienulo. Li naskiĝis en Zsibó 11-an de decembro 1750 kaj mortis samloke la 25-an de oktobro 1809. Li estis patro de Miklós Wesselényi, praavo de István Wesselényi.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Wesselényi servis ĉe la Bethlen-husaroj kiel oficiro, sed 1778 en rango de kapitano li elpaŝis el la armeo. Li militiris kontraŭ unu grafo de Haller, tial oni malliberigis lin de 1781 ĝis 15-a decembro de 1789 en Kufstein. De 1791 li partoprenis la landkunvenojn de Transilvanujo. Li agade partoprenis en organizado de malkontentaj nobeloj en „Diana Vadásztársaság”, tial en jaroj 1794 – 95 oni starigis lin antaŭ tribunalon je akuzo de jakobineco, kvankam li deziris nur sendependigi Transilvanujon laŭ nobela gvido. Li luktis por la kreado de konstanta teatro en Koloĵvaro kaj li subtenis la instruadon. Post 1795 li gradece retiriĝis el publika vivo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Zsigmond Kemény: br. W. M. (Pest, 1854);
  • Szilágyi Ferenc: Idősb. br. W. M. Élet és korrajz (Akad. ért. a tört. tud. köréből, 1875);
  • Zsolt Trócsányi: Az idősb. W. M. (Élet és Tud. 1958., 50. sz.);
  • Zsolt Trócsányi: W. M. (Bp., 1965).
  • Dániel Berzsenyi: W. hamvaihoz (odo).