Miklós Lovas
Aspekto
Miklós Lovas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de junio 1931 en Budapeŝto |
Morto | 18-an de aprilo 2019 (87-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | astronomo |
Verkoj | malkovrinto de asteroidoj |
Malkovritaj asteroidoj : 2 | |
---|---|
3103 Eger | 20-a de januaro 1982 |
3579 Rockholt | 18-a de decembro 1977 |
Miklós LOVAS (hungare Lovas Miklós, naskiĝis en 1931 kaj mortis la 18-a de aprilo 2019) estis hungara astronomo.
Li laboris ĉe la Konkoly Observatorio de 1964 ĝis 1995
Laŭ Minor Planet Center, li malkovris 2 asteroidojn en 1977 kaj 1982[1] ; du periodajn kometojn : 93P/Lovas 1 kaj 184P/Lovas 2 ; kaj tri ne-periodajn kometojn : C/1974 F1, C/1976 U1 kaj C/1977 D1. Li malkovris ankaŭ 42 supernovaojn.[2]
En 1959 li observis la alfrapon de la sovetunia kosmosondilo Luna 2 sur la lunan surfacon.[3]
La asteroido 73511 Lovas [4] estis nomita en lia honoro.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ MPC alfabeta listo de la asteroidaj malkovrintoj(angle)
- ↑ Szupernóvák, el la paĝaro de la Observatorio Szeged (hungare)
- ↑ Miklós Lovas kaj la alfrapo de Luna-2 el la paĝaro de Puli Space Technonogies Arkivigite je 2016-11-08 per la retarkivo Wayback Machine (hungare)(angle)
- ↑ Slipo pri la asteroido (73511) Lovas, de IAU Minor Planet Center (angle)