Miktofedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Miktofedoj (el la greka mykter, "nazo" kaj ofis, "serpento") aŭ Torĉofiŝoj estas malgrandaj mezpelagiaj fiŝoj de la granda familio Myctophidae en latina scienca nomo kaj Miktofedoj en Esperanto. Ĝi estas unu el du familioj de la ordo Miktoformaj, kaj estas reprezentataj de 246 specioj en 33 genroj, kaj troviĝas en oceanoj tutmonde. Ili elstaras pri rimarkinda uzado de bioluminesko pro kio ili foje estas nomataj torĉofiŝoj. Ties frata familio, nome Neoskopeledoj, estas multe malplinombraj sed surface tre similaj; almenaŭ unu el la neoskopeledoj kunhavas saman komunan nomon 'torĉofiŝo': nome la Grandskvama torĉofiŝo, Neoscopelus macrolepidotus.