Electrona risso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Electrona risso.jpg
Electrona risso

La Electrona risso estas specio de torĉofiŝo de la familio Miktofedoj. Tiu mezpelaga mara fiŝo troviĝas je profundoj de 90–820 m. La maskloj povas atingi ĝis 8.2 cm de longo kaj havas 32-34 vertebrojn. Tiu specio estas sekse matura el 5.9 cm longa. Ĝi estas ovipara kun planktonaj larvoj kaj ovoj. La ovodemetado okazas en Mediteraneo ĉefe inter somero kaj aŭtuno. Ĝi estas predo por multaj fiŝomanĝantoj, kiaj la Beryx decadactylus en Azoroj, kaj la delfenoj Saravaka lagenodelfo kaj Longakrania stenelo en Filipinoj. Siavice la E. risso predas kopepodojn.[1]

Ili loĝas en orienta Atlantiko el la Brita Insularo al Namibio, en Mediteraneo, en okcidenta Atlantiko el Surinamo al Brazilo, ĉe orienta Kanado, la Hinda Oceano, Audstralio kaj oriento de Sudĉina Maro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1993) “Feeding habits of mesopelagic species of fish and estimation of plankton graze in the northwest Atlantic”, NAFO Scientific Council Studies 19, p. 79–85.  Arkivigite je 2015-06-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-06-05. Alirita 2013-03-03.
  • Goode GB & Bean TH (1896) "Oceanic Ichthyology, a treatise on the deep-sea and pelagic fishes of the world, based chiefly upon the collections made by the steamers Blake, Albatross, and Fish Hawk in the northwestern Atlantic, with an atlas containing 417 figures". Spec. Bull. U.S. Natl. Mus. Num..Text: XXXV-and 1-26 + 1-553.
  • Cocco, A., (1829) "Su di alcuni nuovi pesci de' mari di Messina". Giornale di Scienze Lettere e Arti in La Sicilia Anno 7, v. 26 (núm. 77): 138-147.
  • Hulley, PA, (1990) "Myctophidae" pp. 398–467 in A JC Quero, JC Hureau, C. In JC Quero, JC Hureau, C. Karrer, A. Karrer, A. Post i L. Post and L. Saldanha (eds.) Check-list of the fishes of the eastern tropical Atlantic (CLOFETA).