Milton Campos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Milton Campos
Persona informo
Naskiĝo la 16-an de aŭgusto 1900
en Ponte Nova,  Minas-Ĝerajso
Morto la 16-an de januaro 1962
en Bel-Horizonto,  Minas-Ĝerajso
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Universidade Federal de Minas Gerais vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Braziljo vd
1-a prezidanto de Minas-Ĝerajso
Dum 19471951
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Milton Campos Soares (naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1900 en Ponte Nova, mortis la 16-an de januaro 1962 en Bel-Horizonto) estis brazila politikisto, profesoro, ĵurnalisto kaj advokato.

Milton Campos ricevis sian akademian gradon de bakalaŭro en la Jura Altlernejo de Minas-Ĝerajso - hodiaŭ la Federacia Universitato de Minas-Ĝerajso - en decembro 1922, kaj ankoraŭ studento apogis la respublikanan opozicion al la ŝtata registaro. De 1925 li komencis dediĉiĝi profesie ankaŭ al ĵurnalismo, transprenante la direkton de la gazeto Diários Associados em Minas.

En 1934 li estis elektita deputito al la konstitucifara asembleo de Minas-Ĝerajso nome de la tiutempa Populara Partio (PP). En oktobro 1943 li estis inter la subskribintoj de Manifesto de la Ministoj kaj sekve estis maldungata.

Li estis elektita al la nacia konstitucifara asembleo en 1945 kaj en la sama jaro partoprenis en la fondo de nova politika partio nomata União Democrática Nacional (do "Unio Demokrata Nacia", UDN). Du jarojn poste li venkis en baloto pri la subŝtata registaro kun koalicio inter la UDN, la Respublikana Partio kaj disidenta alo de la Partio Social-Demokrata (PSD), tiel kiel fundamentalistoj kaj komunistoj. Kiel unua prezidanto de [Minas-Ĝerajso]], li inter 1947 kaj 1951 evoluigis administradon bazitan je evito de malŝparoj kaj pliigo de publikaj financoj. Tamen li forte subtenis investojn aparte al edukado, agrikulturo kaj la ampleksigo kaj modernigo de la elektra reto.

Li estis konvinkita subtenanto de la loka Esperanto-movado. Interalie li en novembro 1947, kiel prezidanto de Minas-Ĝerajso, post inaŭguro de de bela promenejo, “Placo Esperanto” en Bel-Horizonto akceptis la partoprenantojn de la “1-a Minasa Konvencio de Esperanto” ĉe la nobla salono de la “Palaco de la Libereco”, kaj prelegis okaze de la solena malfermo de la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto en septembro 1949 en Bel-Horizonto.

Milton Campos estas ankaŭ patrono de Milton Campos Fakultatoj, kun ĉefsidejo en Nova Lima.