Minidoka (koncentrejo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sokiĉi Hoŝide, ĉefa horloĝisto, en la horloĝa riparejo ĉe koncentrejo Minidoka
Loĝantoj ĉe koncentrejo Minidoka

La Milita Relokada Centro Minidoka (angle, Minidoka War Relocation Center) funkciis de 1942 ĝis 1945 kiel unu el dek koncentrejoj, kie etne japanaj usonanoj (kaj usonaj kaj japanaj civitanoj sendistinge) pasloĝis kvazaŭ en prizono dum la dua mondmilito. Laŭ Plenuma Ordono 9066 de la usona ŝtatprezidanto Franklin Delano Roosevelt, ĉiuj japandevenaj personoj estis forbaritaj de la okcidenta marbordo de Usono. Ĉirkaŭ 10 000 tiaj homoj, plejparte el Oregono, Vaŝingtonio kaj Alasko, loĝadis en Minidoka dum plejparto de la daŭro de la milito.[1] La koncentrejo situis proksime de la urbeto Jerome, Idaho, Usono, en Kantono Jerome, sed ĝi ricevis sian nomon laŭ la proksima Kantono Minidoka, por eviti konfuziĝon pro la jam ekzistanta Milita Relokada Centro Jerome en Arkansaso.

Multaj el la koncentritoj laboris en proksimaj bienoj kiel kultivaj laboristoj, kaj en konstruado de irigaciaj sistemoj kaj de la digo Anderson Ranch Dam. En 1943 la usona Kongreso abolis regulojn, kiuj ĝis tiam forbaris la koncentritojn de tiuj projektoj laŭ rasaj ekskludoj.[2] La loĝantaro de la koncentrejo malkreskis ĝis 8 500 fine de 1943, kaj ĝis 6 950 fine de 1944. Post la milito, oni uzis la konstruaĵojn de la eksa koncentrejo por loĝigi revenintajn militveteranojn. [3]

La ejo listiĝis kiel historia heredaĵo en 1971, kaj en 2001 ĝi fariĝis Nacia Historia Loko administrata de la Nacia Parka Servo de Usono.

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  1. Friends of Minidoka: WWII Internment Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine alirdato=2008-05-15
  2. National Park Service - history - Anderson Ranch Dam & Powerplant, Idaho - alirdato 2012-02-09
  3. The Minidoka Project Arkivigite je 2012-10-05 per la retarkivo Wayback Machine de Eric A. Stene, eld. U.S. Bureau of Reclamation, 1997

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]