Ministerio pri justico (Francio)
Ministerio pri justico | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ministère de la Justice | |||||
ministerio pri justico • registara organizaĵo • ministerio de Francio | |||||
Komenco | ĉ. 497 : referendario ĉ. 750 : Reĝa kanceliero 1551 : ofico de kanceliero de la sigeliloj 1790 : ministro pri justico | ||||
Geografia situo | 48° 52′ 5″ N, 2° 19′ 40″ O (mapo)48.8680562.327778Koordinatoj: 48° 52′ 5″ N, 2° 19′ 40″ O (mapo) | ||||
Lando(j) | Francio vd | ||||
Sidejo | Palaco de Bourvallais, placo Vendôme, Parizo, 1-a arondismento (ekde 1719) | ||||
| |||||
Tipo | ministerio (justico) | ||||
Membro de | International Association of Anti-Corruption Authorities vd | ||||
Estr(ar)o | Christiane Taubira | ||||
elstaruloj | Guillaume de Nogaret Michel de L'Hospital Henri François d'Aguesseau André Joseph Abrial Michel Debré Jean Foyer René Pleven Alain Peyrefitte Robert Badinter Élisabeth Guigou Marylise Lebranchu Dominique Perben Rachida Dati Michèle Alliot-Marie Christiane Taubira | ||||
Buĝeto | 7,13 milliards d'euros (pour 2011) | ||||
Dungitaro | 77 542 (2013)[1] | ||||
Filioj | Direction des affaires criminelles et des grâces • Centre de recherches sociologiques sur le droit et les institutions pénales • Q86673782 vd | ||||
| |||||
Retejo | http://www.justice.gouv.fr/ | ||||
Jura formo | ministerio de Francio | ||||
La ministerio pri justico estas ministeria servo de la franca registaro responsa pri la bona funkciado de la juĝa sistemo.
Loĝanta en la palaco de Bourvallais, je la 13-a de placo Vendôme, en la 1-a arondismento de Parizo, ĝi estas kromnomata pro metonimio « la Placo Vendôme ».
Ekde la 16-a de majo 2012, la kanceliero de la sigeliloj, ministro pri justico estas Christiane Taubira en la dua registaro de Jean-Marc Ayrault.
Historio
La centraj servoj de la ministerio estas kromnomataj "la chancellerie" (esperantlingve "la kancelierejo"), pro la malnova ofico de "kanceliero de Francio", kiu estis la unua el la gravaj oficoj de la Malnova Reĝimo. La ministro de tiu ministerio havas la apartan titolon de kanceliero de la sigeliloj, hereditan ankaŭ de ofico de la Malnova Reĝimo.
Komisioj kaj atribuoj
La komisioj de la ministerio pri justico estas[2] :
- la administro de la rimedoj de la justico : dungitaro, konstruaĵoj, aparataro kaj komputilaro ;
- la preparo de la leĝtekstoj kaj reglamentoj en iuj sektoroj, kiaj la punjuro, la franca nacieco kaj la familijuro ;
- la responseco pri la homoj konfiditaj al ĝi sekve de juĝo de la juĝa aŭtorito : deliktintaj aŭ endanĝeraj neplenaĝuloj kaj plenaĝuloj ;
- la difino kaj la efektivigo de la grandaj orientadoj de la politiko pri justico : helpo al viktimoj de deliktoj, punpolitiko, batalo kontraŭ organizita krimeco, aliro al la juro kaj al justico ...
Ekzistas juĝaj institucioj sendependaj de la plenuma povo, aparte la supera konsilio de la juĝistaro.
Centra administracio
La centra administracio de la ministerio pri justico konsistas el[3] :
- la ĝenerala sekretariejo ;
- la direkcio pri juĝaj servoj ;
- la direkcio pri civilaj aferoj kaj sigelilo ;
- la direkcio pri kriminalaj aferoj kaj indulgoj ;
- la direkcio pri pundoma administracio ;
- la direkcio pri juĝa protektado de la junularo.
La kanceliero de la sigeliloj, ministro pri justico, estas asistata de la ĝenerala inspektisto de la juĝaj servoj.
Dungitaro
La dungitaro de la ministerio pri justico konsistas el 74 000 personoj.
Ministro
La ministro pri justico estas ankaŭ la kanceliero de la sigeliloj. Aldone al la centra administracio, la minitstro aŭtoritatas super sia asistantaro kaj proparolanto[4].
En la nuna registaro de Jean-Marc Ayrault, la kanceliero de la sigeliloj, ministro pri justico estas Christiane Taubira[5].
Notoj kaj referencoj
- ↑ (PDF) Dungitaro en 2013 de la ministerio sur le retpaĝoj de "www.performance-publique.gouv.fr"
- ↑ Le ministère de la Justice. Alirita 9-an de januaro 2011.
- ↑ Dekreto n° 2008-689
- ↑ Organigramo de la ministerio pri justico (6-an de junio 2012).
- ↑ JORF, n° HRŬ1226941D, dekreto de la 21-a de junio 2012 pri la konsisto de la registaro}}
Aneksaĵoj
Vidu ankaŭ
Bibliografio
- Histoire des structures du ministère de la Justice (1789-1945), Pascal Durand-Barthez, eldoninto "PUF", Parizo, 1973.
- Justice, le ministère infernal, Mathieu Delahousse, eldoninto "Flammarion", 2009.
- JORF, n°JUSG0814277D, dekreto n° 2008-689 de la 9-a de julio 2008 pri la organizado de la ministerio pri justico}}