Minitel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Minitel 1. Konstruita en 1982

Minitel estis videoteksta komputilreta servo alirebla tra telefonlinioj, kaj estis la plej sukcesa reta servo de la monda antaŭ la Tut-Tera Teksaĵo. Ĝi estis inventita en Cesson-Sévigné, proksime de Rennes en Bretonio, Francio.

La servo estis lanĉita prove la 15-an de julio 1980[1] en Saint-Malo, Francio, kaj de aŭtuno 1980 en aliaj lokoj, kaj lanĉita komerce ĉie en Francio en 1982 fare de PTT (Postes, Télégraphes et Téléphones; disigita ekde 1991 inter France Télécom kaj La Poste).[2] De ĝiaj fruaj tagoj, uzantoj povis fari interretajn aĉetojn, fari trajnorezervojn, kontroli akciajn prezojn, serĉi la telefonan adresaron, havi leterkeston kaj babili en simila maniero al kio nun eblas per la Tutmonda Reto.

En februaro 2009, France Télécom indikis ke la Minitel-reto daŭre havis 10 milionojn da ĉiumonataj ligoj. France Télécom haltigis la servon la 30-an de junio 2012.[2][3][4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Puech, Michel, "Le monde du Minitel se paye Le Monde", Mediapart, 20 Junio 2010. Kontrolita 30 Junio 2019. (france)
  2. 2,0 2,1 "Minitel: The rise and fall of the France-wide web", Hugh Schofield, BBC News Magazine (Paris), 27 June 2012.
  3. "Le Minitel disparaîtra en juin 2012", Le Figaro, Agence France Presse, 21 Julio 2011. (france) English translation)
  4. Lichfield, John, "How France Fell Out of Love with Minitel", The Independent, 9 Junio 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Minitel en la angla Vikipedio.