Minora Sirto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Minora Sirto kun la insulo Ĝerbao (Djerba) sube

Minora Sirto, arĥaika nomo de la Golfo de Gabes, estas golfo de la Mediteraneo (34° N 11° O / 34 °N, 11 °O / 34; 11 (mapo)) ĉe la orienta tunizia marbordo en Nord-Afriko. La akvaĵo atingas loke 200 m da profundeco, 68 km da larĝeco kaj 41 km da longeco. La Sirto estas ĉirkaŭata de gravaj komercaj centroj kiaj Sfakso (Safakis) en la nordo kaj Gabès (Qabīs) en la sudo. Estas krome subakva minado de nafto. En la golfo situas la Kerkennah-insuloj kaj la turisme grava insulo Ĝerbao (Djerba). La golfo estas plue agrikulture grava fiŝkaptado-regiono.

Geografia historio

Ĝis la terciaro, la Minora Sirto etendiĝis vaste en la landinterno, en la hodiaŭa sendeflua mallevaĵo de la egaj salo-marĉoj, name Ŝott el Ĝerid kaj Ŝott el Feĝaĝ, nuntempe 15 m super la marnivelo. Dum la romia regado, la golfo ricevis la latinan nomon Syrtis minor kontraŭe al la Maĵora Sirto (Syrtis maior), situanta sudoriente, antaŭ Libio.