Ĝerbao
Ĝerbao | ||
---|---|---|
Koordinatoj | 33° 47′ N, 10° 53′ O (mapo)33.78333333333310.883333333333Koordinatoj: 33° 47′ N, 10° 53′ O (mapo) | |
Ĉefa loko | Houmt Souk | |
- koordinatoj | 33° 47′ N, 10° 53′ O (mapo)33.78333333333310.883333333333Koordinatoj: 33° 47′ N, 10° 53′ O (mapo) [+] | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 53 m | |
Longo | 31 km (19 mi) | |
Larĝo | 31 km (19 mi) | |
Areo | 514 km² (51 400 ha) [+] | |
Loĝantaro | 175,82 [+] (21-a de septembro 2018) | |
Horzono | UTC+01:00 [+] | |
![]() |
||
Ĝerbao | ||
![]() |
||
Ĝerbao (arabe جربة, france Île de Djerba, latine Meninx) estas insulo de Tunizio en la Minora Sirto. La insulo estas 27 km longa kaj 26 km larĝa. Ĝi havas areon da 516 km². La grundo de la ebena kaj semiarida insulo konsistas el agrara lando. La administra centro estas la bazara urbo Houmt Souk (64.919). La loĝantaro estas 93.000 kaj konsistas el islamanoj kaj judoj. Ĝerbao posedas multajn moskeojn kaj faman sinagogon. Oni parolas la berberan kaj la araban lingvojn en la loka idiomo kiel denaska lingvo. La franca estas krome oficiala kaj tre vaste konata lingvo. La insulo estas atingebla el la afrika kontinento per la Romia ŝoseo trans la Mediteraneo apud El Kantara. En la nord-okcidenta parto troviĝas flughaveno.
Ĉefaj produktoj estas olivoj, daktiloj kaj figoj. La fiŝkaptado estas cetera grava branĉo. La insulanoj, ĉefe berberoj, kutimas ankoraŭ tradiciajn metiojn, kiel la potfarado, juvelfarado kaj olivoleo-ekstraktado. La bana turismo fariĝis grava enspezfonto.
La Batalo de Ĝerbao okazis en Majo 1560 proksime al la insulo Ĝerbao inter otomanoj estritaj de Pjale Paŝao kaj kristana ŝiparmeo. La rezulto estis favora al la otomanoj; la eŭropanoj perdis ĉirkaŭ la duonon de siaj ŝipoj kaj ĉirkaŭ 8 000 homojn.[1]
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ History of the Middle East Database de Ted Thornton, alirita la 7an de Novembro 2021.