Minoraj sokratanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Per la termino "minoraj" oni volas distingi tiujn disĉiplojn de Sokrato kiuj fondis skolojn post la morto de la majstro aŭ fondinte skolojn lasis sin influi de la sokrataj ideoj, kaj ne havante la grandiozecon de la ideoj de Platono. Oni kalkulas kvar disĉiplojn nome, Antisteno la fondinto de la cinika skolo, Aristipo el Cireno la fondinto de hedonismocirenismo, Fedo el Elido fondinto de la elida skolo kaj Eŭklido el Megaro fondinto de la megara skolo.

La skolo de Antisteno kulminis poste en cinikismo de la helenisma kaj imperiisma periodo kun Diogeno el Sinopo kiu levis tiun filozofion al la lastaj konsekvencoj, sekvite de la romiaj filozofoj.

Stoikismo ankaŭ ensuĉis el tiu ĉi fonto.

La skolo de Aristipo nutris la hedonisman korpon de epikurismo.

Eŭklido provis doni al sokratismo metafizikan trajton de elajismo de Parmenido, kies sukceso nur okazis kun Platono.

La skolo de Fedo ne longe daŭris.