Minoru Ōta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Minoru Ōta
Minoru Ota.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 7-an de aprilo 1891 (1891-04-07)
en Gubernio Ĉiba
Morto 13-an de junio 1945 (1945-06-13) (54-jara)
en Okinawa
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Naval War College • Mararmea Akademio de Japana Imperio
Profesio militisto
v  d  r
Information icon.svg

Minoru Ōta (大田 実 Ōta Minoru, 7a de aprilo 1891 – 13a de junio 1945) estis admiralo de la Imperijapana Ŝiparmeo dum la Dua Mondmilito, kaj la fina komandanto de la japanaj marfortoj defendante la duoninsulon Oroku dum la Batalo de Okinavo.

En Okinavo, Ōta komandis forton kun teoria nombro de 10 000 homoj. Tamen, duono estis civilaj laboristoj rekrutitaj por militservo kun minimuma trejnado, kaj la cetero estis pafistoj el diversaj marŝipoj kun malmulta esperto en bahalado surtera. Fontoj de Aliancanoj estas kontraŭdiraj pri lia rolo kiel komandanto de marmilitaj elementoj en Okinavo. Kelkaj citas, ke Ōta estis kapabla organizi kaj konduki ilin al efektiva forto, kiu luktis agrese kontraŭ la fortoj de Aliancanoj, "retiriĝante sin malrapide reen al la fortikita duoninsulo Oroku."[1]

Komandantejo subtera kie Ōta memmortigis sin.

Ōta komencis preparadon ĉirkaŭ la 24a de majo, por la retirigo de ĉiuj marmilitaj elementoj suden en subteno de la Armeo. Li detruis plej el la peza ekipaĵaro, municio kaj eĉ personaj armiloj. Survoje suden, la stabanaro de la 32a Armeo ordonis Ōta reen al la duoninsulo Oroku menciante ke estis eraro en la planado. la marmilitaj elementoj revenis al siaj iamaj pozicioj sen peza armilaro kaj ĉirkaŭ la duono de la trupoj ne havis pafilojn. La usonanoj, ne konstatinte la dekomencan retiron atakis kaj fortranĉis la duoninsulon pere de atakoj el la nordo surtere, kaj unu lasta marborda surterigo lantaŭ la pozicioj de la la marmilitaj elementoj. Multaj el tiuj tiam memmortigis sin sen apenaŭ armiloj, kaj kelkaj faris lastan ataketon el la enirejoj de la kavernoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Feifer, The Battle of Okinawa.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Alexander, Joseph H. Storm Landings: Epic Amphibious Battles in the Central Pacific. Naval Institute Press. ISBN 1-55750-032-0.
  • Astor, Gerald (1996). Operation Iceberg : The Invasion and Conquest of Okinawa in World War II. Dell. ISBN 0-440-22178-1.
  • Feifer, George (2001). The Battle of Okinawa: The Blood and the Bomb. The Lyons Press. ISBN 1-58574-215-5.
  • Lacey, Laura Homan (2005). Stay Off The Skyline: The Sixth Marine Division on Okinawa—An Oral History. Potomac Books. ISBN 1-57488-952-4.
  • Leckie, Robert (1997). Strong Men Armed: The United States Marines Against Japan. Da Capo Press. ISBN 0-306-80785-8.
  • Prange, Gordon W (1983). Miracle at Midway. Penguin. ISBN 0-14-006814-7.
  • Wiest, Andrew A (2001). The Pacific War: Campaigns of World War II. Motorbooks International. ISBN 0-7603-1146-3.