Miroslav Horníček

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miroslav Horníček
Persona informo
Naskiĝo 10-an de novembro 1918 (1918-11-10)
en Plzeň
Morto 15-an de februaro 2003 (2003-02-15) (84-jaraĝa)
en Liberec
Tombo Kytlice
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioĈeĥio
Subskribo Miroslav Horníček
Memorigilo Miroslav Horníček
Okupo
Okupo aktoroverkisto • reĝisoro • dramaturgo • teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro • fotisto • kungluisto • teatrologo • vidartisto • scenaristo
vdr

Miroslav HORNÍČEK (naskiĝis la 10-an de novembro 1918; mortis la 15-an de februaro 2003) estis ĉeĥa aktoro kaj verkisto, enlande tre populara, precipe pro siaj televidaj Diskutoj H, en kiuj li sciis tre sprite respondi kaj komenti aŭ rakonti travivaĵojn. En la jaroj 1955-1961 li fariĝis partnero de Jan Werich, la plej granda ĉeĥa komedia aktoro, kies antaŭmilitan partneron Jiří Voskovec li anstataŭis, ĉar tiu post la venko de komunistoj en Ĉeĥoslovakio fuĝis al Usono. Liaj filmaj roloj ne estas multaj, pli populara li estis en televido kaj pere de siaj libroj (ekz. Bone sekretigita violono, La pomo kulpas, Leteroj el Provenco).